lichess.org
Donate

Kiel ludi ŝakon pli bone

ChessAnalysis
Jen konsilo por kiel plibonigi vian ŝakon

Ĉu vi scias eblas uzi Esperanton en Lichess kiel la lingvo de la retejo, kiel flago kaj ankaŭ eblas verki artikolojn en Esperanto? Ĉi tie en Lichess estas malgranda sed aktiva grupo de esperantistoj. Do por tiuj homoj, jen kiel mi atingis la nivelon de 2050, pli bone ol 95% de ludantoj en Lichess.

Ludu ĉiun ludon kvazaŭ vi estas en turniro

Mi rimarkas ke estas granda diferenco inter kiel oni ludas ŝakon interrete kaj kiel oni ludas en ĉeesta turniro. Interrete mi faras movon se ĝi aspektas sufiĉe bone sed ĉe turniro, mi ĉiam strebas fari la plej bonan movon. Mi konsideras ĉiun eblan movon kaj ĉiun eblan reagan movon de la kontraŭanto.

Ne sufiĉas fari movojn sen strategio, oni ĉiam devas demandi al si mem, kio estas la plej bona respondo? Kiel la kontraŭanto povas malhelpi mian strategion? Ĉu eblas fari movon kiu gajnas tempon por mi ĉar ĝi devigas tuj respondon? Ĉu eblas fari movon kiu atakas kelkajn lokojn por ke la kontraŭanto ne povas defendi ĉie? Tiu certe estus pli bone ol kiel oni kutime ludas interrete kie oni ofte faras simplaj movoj kiuj estas facile blokita de la kontraŭanto.

Imagu se oni ludus ŝakon kun tiu pensmaniero? Imagu se anstataŭ ludi nur por amuziĝi, oni estus tute fokusita kaj ĉiam serĉante la plej bonan strategion? Kompreneble, ne eblas pensi tiel detale interrete ol en 90+30 ĉeesta turniro, se oni povus trakti ĉiun ludon same serioze.

Ludu nur 1-2 ludojn tage

Oni ludu ŝakon nur kiam la menso estas freŝa kaj plena je energio. Ne ludu kiam vi lacas kaj ne povas tute fokusiĝi. Eĉ post unu horo, mi sentas ke mi ne plu ludas je 100%. Ofte kiam oni malgajnas, oni volas ludi denove por regajni la perditajn poentojn, sed ĉar oni estas frustrita, oni ne ludas bone, do oni malgajnas denove. Do oni reludas kaj remalgajnas ĝis oni perdas multajn poentojn.

Kiam la ludo finiĝas, ne tuj klaku la 'nova ludo' butono. Anstataŭe, analizu la ludon, studu ĉiun movon kaj lernu kie vi eraris kaj kiel vi povas pliboniĝi. Mi forte kredas ke la plej bona maniero por plibonigi vian ŝakon ne venas de libroj, filmetoj aŭ instruistoj, sed de studado de viaj propraj ludoj.

Mi mem komencas ludi iomete ĉiutage anstataŭ multe dum la semajnfino. Ne estas facila trovi la tempon en la vespero post mia laboro, sed miaopinie indas ĉar kiam mi ludas nur unu ludon, mi traktas ĝin kiel la plej gravan ludon de la tago (ĉar ĝi ja estas).

Apartigi la seriozan ŝakon kaj la ne-seriozan ŝakon

Eble vi opinias ke nur unu ludo po tago estas tro forta limo kaj vi volas amuziĝi kiam vi ludas (ĉar ŝako ja estas ludo). Jen mia konsilo: apartigi ŝakon inter tiu kiu estas serioza por vi kaj tiu kiu estas nur amuzado.

Por mi, rapida ŝako estas tre serioza kaj mi fieras pri mia nivelo de 2050. Sed mi prifajfas fulma ŝako do ne gravas por mi ke mia nivelo estas nur 1820. Do, se mi sentas min tro laca por serioza ludo, mi ludas fulman ŝakon. Aŭ se mi volas provi iun novan malfermadon, mi unue provos en fulma ludo. Se mi malgajnas, ne gravas ĉar ĝi ne estas la serioza ŝako.

Do, elektu iun tipon de ŝako kaj fokusiĝu por plibonigi vian nivelon tie. Kaj elektu alian tipon kiu estos nur por amuzado. Tiu povas estas alia tempo-rapideco, aŭ alia stilo de ŝako (ekzemple mi ŝatas ludi ŝako960) aŭ vi povus eĉ uzi alian retejon.

Studado

Antaŭ ol mi ludas ŝakon, mi studas libron por inter 30 kaj 60 minutoj. Tiel mi lernas pri novaj ideoj ksj strategioj pri kiel ludi pli bone. La studado ankaŭ plibonigas mian pensmanieron dum la ludo, mi ofte parolas al mi mem kvazaŭ mi estas la aŭtoro de la libro, klarigante la ideojn por ĉiu movo. Du librojn kiujn mi forte rekomendas estas:

  • Logical Chess: Move by Move de Irving Chernev
  • The Amateur's Mind de Jeremy Silman

Rezulto

Kiam mi komencis mian planon por plibonigi mian ŝakon en septembro, mia nivelo estis 1962 kaj ĝi estis sub 2000 por kelkaj monatoj. Mi komencis studi libron antaŭ miaj ludoj kaj ludi kvazaŭ estis en ĉeestaj turniro. Post unu monato, mia nivelo estis 2044, kiu estis la plej alta ĝi iam estis.

Mi ne promesas ke vi tuj gajnos ĉiun ludon aŭ ke mi ludas perfekte (mi ja ankoraŭ perdas ludojn). Sed se vi ludu kun forta fokuso, eble vi atingos pli da sukceso.

Ajnakaze, bonvolu skribi komenton sube ĉar estus bone se Esperanto estus pli videbla en Lichess. Ĉi tie estas la unua blogo en Esperanto kaj mi esperas ke aliaj homoj ankaŭ verkos per nia lingvo.